The personal web site of Rick Koshko (married name Rick Wiegmann Koshko).
To email me, click here for the email form.
I currently use these social networks: LinkedIn, Twitter, Facebook.
My compendium of links to useful, interesting, and cool web sites.


RADIO LINKS
Radio listening hobby
Shortwave intro
Shortwave news sources
SINPO code
Pri kurtonda radio

To contact me
Click here for the email form.


Kio estas kurtonda radiofonio?

Kurtondaj radiofoniaj dissendoj okazas je frekvencoj super ĉirkaŭ 2,3 megahercoj kaj sub 30 megahercoj. Tiuj okazas super la mez-onda bendo (de 540 kilohercoj ĝis 1700 kilohercoj), kutime nome la "A.M. bendo" en Usono. Ankaŭ, tiuj troveblas sub la televidaj dissendaj frekvencoj kiuj komencas ĉe 45 aŭ pli megahercoj tutmonde. Ju pli alte la frekvento des pli mallonge la ondo. Dum la plej antaŭaj tagoj de radiofonio, kurtondoj estis la plej mallongaj utileblaj por komunikado. Ili ankoraŭ nomiĝas kurtondoj aŭ mallongondoj, kvankam televizio, porteblaj telefonoj, kaj satelitoj uzas ondojn multe pli mallongajn.

Kio troveblas per kurtonda radiofonio?

Muziko, novaĵoj, radio-teletajpado, faksimilaj dissendoj, radioamatoroj, horloĝaj dissendoj, armeaj komunikaĵoj, kaj multaj alioj. Informaĵoj pri vetero kaj el novaĵ-servoj sendiĝas radio-teletajpade. Faksimilaj dissendoj inkluzivas satelitajn veterajn bildojn kaj fotografojn por novaĵ-servoj. Radioamatoroj morsas, parolas, kaj sendas elektronikajn mesaĝojn per kurtonda radiofonio. Se vi scias kie serĉi, vi povas aŭdi armeajn kaj mararmeajn agadojn. Sed ne esperu aŭdi facile la sekretajn operaciojn!

Kial kurtondaj signaloj eblas ĉirkaŭiri la mondon?

Alte en la atmosfero, tavoloj de partikuloj ŝargitaj--jonoj--reflektas teren radio-ondojn de kelkaj frekvencoj. Se frekvenco tro altas ĝi trapasas kosmen. Se ĝi tro malaltas la ondo sorbiĝas. La tavoloj de jonoj estas la jonosfero. En kurtondaj bendoj, signaloj povas reflektiĝi multefoje inter la tero kaj la jonosfero ĝis ili finfine alvenas ĉe vi.

Ĉu oni bezonas permesilon por ricevi kurtondajn dissendojn?

En Usono, permesilo ne necesas por posedi kaj uzi kurtondan ricevilon. Amatoraj permesiloj estas por dissendiloj, ne riceviloj. Se per via radio-ricevilo vi povas nur aŭskulti, vi ne bezonas permesilon. Plejparte vi ja bezonas permesilon por dissendi. Se vi havas dissendilon kaj kredas ke vi ne bezonas permesilon uzi ĝin, vi saĝe kontrolus kun klubo de radiouloj antaŭ vi trovas sin en multekosta problemego. Kaj se vi havas aparaton kiu enhavas ambaŭ ricevilon kaj dissendilon--nepre uzu ĝin nur en riceva modo se vi ne havas dissendan permesilon.

Se vi loĝas ekster Usono, eble vi ja bezonas permesilon nur por aŭskulti. Eble la ago eĉ tute kontraŭleĝas. Mi ne scias. Vi devas lerni el iu alia. Probable se vi permesiĝas legi tiun ĉi paĝon, via registaro ne kontraŭus internacian radio-aŭskultadon.

Eĉ en Usono ekzistas reguloj pri ekstera antena konstruo, kiel alterumi ilin, ktp. Se via anteno estas tute en via domo, vi ne devas turmentiĝi pri ili.

Kiajn ekipaĵojn mi bezonas por kurtonda radiofona aŭskultado?

Vi almenaŭ bezonas ricevilon kaj antenon. Komenci havante nur la fundamentojn verŝajne estas la plej bona maniero por eniri la ŝatokupon. Kelkaj avidaj kurtondaj aŭskultantoj havas multajn antenojn, amplifatorojn, son-traktilojn, ktp. Sed eble vi ne bezonos tiujn. Mi opinias ke komencanta aŭskultanto devus havigi simplajn ricevilon kaj antenon. Tiel li aŭ ŝi povus eklerni pli pri kurtonda radiofonio, kaj decidi mem kiun ekipaĵon havigi kiam ajn. ĉiuokaze, metu skribilon kaj paperon apud la ricevilo. Skribu notojn pri la programo aŭdiĝas de vi, kiam ĝi aŭdiĝis, la frekvenco riceviĝas, signala forto, via opinio pri la programo, ktp. Nenio anstataŭas bonan notaron kiam vi deziras trovi programon denove aŭ kiam vi volas plani aŭskulton.

Kiom kostas ĉi tiu hobio?

Kelkaj riceviloj kostas nur ĉirkaŭ 50 dolarojn Usonajn. Por la tre alt-kapablaj riceviloj, oni elspezi eble 2 mil dolarojn aŭ pli! Oni povus fari dratojn forĵetaĵajn en simplan antenon senpage. Aliflanke, oni povus elspezi kelkajn milojn por kompleksa antenaro, komutiloj, kaj amplifatoroj. Via elspezo multe dependas de la alt-kapablo kiun vi bezonas por havigi la rezultojn kiujn vi deziras.

Kiajn ricevilojn mi devus akiri?

Se ĉi tiu tute novas al vi, mi sugestas ke vi akiru simplan malmultekostan radion. Vi eblos aŭdi novaĵojn, muzikon, religiajn kaj kulturajn programojn, horloĝsignalojn, ktp. Se vi volas aŭdi radioamatorojn, via ricevilo devas enhavi pulsoscililon. Tia ricevilo kostas iom pli. Se vi volas deĉifri radioteletajpon kaj faksimilon, vi pagos multe pli por akiri taŭgan ricevilon. Ankaŭ bezonos vi alian ekipaĵon por konekti kun la radio-ricevilo--deĉifrilon aŭ komputilon kun deĉifra programo kaj eble presilon. Nepre legu multe pri la temo antaŭ vi aĉetas ion.

Inter la konsideraĵoj: nova aŭ antaŭe posedita? Funkcii per baterio? Diĝitala montrilo aŭ analoga? Laŭtparolilo aŭ kapaŭdilo? Pulsoscililo aŭ nur kutima sono? Ĉu mi intencas konekti ĝin al aliaj ekipaĵoj kiel surbendigilo aŭ komputilo? Portebla, surskribtabla, aŭ ne gravas? Kiom mi povas pagi? Ĉu mi preferas kelkajn markojn ol aliaj? Ĉu specialaj kapabloj necesas pro handikapo de mi?

Kian antenon mi bezonas?

Ankaŭ tiu ĉi povus malsimpli. Multaj porteblaj riceviloj havas "teleskopajn" antenojn alfiksitajn. Pli fortaj signaloj facile aŭskulteblas per ili sed ricevo ege pliboniĝas per ekstera anteno. "Ekstera" signifas je ekster la radio-ricevilo. Ĝi ne devas esti ekster via domo, tamen tio eble helpos pli. Se vi utilas la ricevilon en konstruaĵo farita plejparte el metalo, eksterdoma anteno necesas. Tiaj povas esti sur tegmento aŭ sur malantaŭa gazono.

Ĉu ekzistas longonda radio?

Jes, sub 500 kilohercoj. Multaj gvidsignaloj uzas longondon. Kelkfoje armea bazo sendas veteran raporton per tre malaltaj frekvencoj. Horloĝsignala stacio estas sur 60 kilohercoj. Sekretaj komunikoj al submarŝipoj estas ie sube. Kaj tre tre sube ĉe malpli ol 30 kilohercoj okazas naturaj signaloj el la atmosfero de nia Tero!

Kiel mi komprenos programojn el aliaj landoj?

La tipa dissendistoj kiuj faras la laboron sendi programon trans oceano ankaŭ faras programojn en multaj lingvoj. Ja neniu lingvo paroliĝas de pli ol unu sesono de la homaro. Estas kelkaj programoj en Esperanto. Eĉ persono kiu parolas nu unu lingvo probable trovos programojn en ĝi.

Mi malvolas ke mia ekipaĵo perturbos la radion, televidilon, ktp. de mia najbaro.

Se vi havas nur ricevilon, tio ne estos problemo.

Rick WIEGMANN KOSHKO